Bévillers situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.