Aŭtonoma Regiono Norda Kariba Marbordo (hispane Región Autónoma de la Costa Caribe Norte) estas departemento en Nikaragvo, situanta ĉe la Atlantiko, plej nordoriente de la lando kaj lime al Honduro.
Laŭ la stato de 2005 en la regiono vivis 314 130 loĝantoj sur areo de 33 106 kvadrataj kilometroj (nome la plej etenda regiono en la lando), kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas la municipo Puerto Cabezas respektive ties plej granda urbo Bilwi.
Estas grava konsisto de indiĝenoj en la populacio.
Municipoj
- Bonanza
- Prinzapolka
- Puerto Cabezas
- Rosita
- Siuna
- Waslala
- Waspam
- Mulukuku
Eksteraj ligioj
14° 01′ 41″ N 83° 22′ 51″ U / 14.02806 °N, 83.38083 °U / 14.02806; -83.38083 (mapo)