La nomo Aŝela devenas de kvartalo Saint-Acheul, en la oriento de Amiens, (Francio) kie oni trovis spurojn, priskribataj de Gabriel de Mortillet en 1872
Aŝela kulturo postsekvas la olduvajan, ĉirkaŭ 1,7 milionoj da jaroj antaŭ nuntempo; unue en Tanzanio kaj Kenjo, kaj poste en la tuta Afriko.
La pugnokojnoj estas iloj, tajlitaj ĉe ambaŭ lateroj, por igi iliajn randojn tranĉantaj.
La hakilumoj estas karakterizaj iloj de la ŝtonindustrio de la aŝela kulturo. Estas grandaj ŝtonaj splitaĵoj kun tre akra tranĉanto ĉe ilia fino.
Tiuj iloj estas foje asociitaj kun ĵetbuloj kaj malgrandaj iloj el prilaboritaj splitaĵoj.
Aŝela kulturo vidis verŝajne la eltrovadon de fajro: Plej malnovaj nedubindaj spuroj de lignofajroj datiĝas de 400 000 jaroj, kaj plioftiĝas je 200 000 jaroj antaŭ nuntempo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.