La Konstitucia Asembleo de Guáimaro okazis je la 10-a de aprilo1869, en la samnoma loko de la provincoCamagüey, Kubo. Estis la unua Konstitucia Asembleo en la historio de Kubo, kaj ĝia ĉefa celo estis la redaktado de la unua Kuba Konstitucio, kiu estis balotita samtage, la 10-an de aprilo. Post tiu asembleo la Ĉe-Milita Respubliko estis agnoskita de kelkaj registaroj kaj estis decidiga por la evolua proceso de la kuba pensmaniero.
La 24-a artikolo de la konstitucio establiĝas ke ĉiuj loĝantoj de la Respubliko estas tute liberaj kaj pledis por la libereco de ĉiuj sklavoj.
la 12-an de aprilo finiĝis la Asembleo kaj estis nomumitaj: Carlos Manuel de Céspedes kiel prezidanto de la Ĉemilita Respubliko, Salvador Cisneros Betancourt kiel prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj Ignacio Agramonte kiel Sekretario pri Milito.