La Artmuzeo de Pampulha (portugaleMuseu de Arte da Pampulha) estas muzeo pri nuntempa arto en Belo Horizonte, Brazilo.
La muzeo fokusiĝas al diversaj modernaj fluoj en arto per ekspozicioj, esploroj kaj estimadoj. En sia stoko la muzeo gardas verkojn de brazilamoderna arto.
„ Fiz este projeto em uma noite, não tive outra alternativa. Mas quando funcionava como cassino, cumpria bem suas finalidades, com seus mármores, suas colunas de aço inoxidável, e a burguesia a se exibir, elegante, pelas suas rampas. ”
— Oscar Niemeyer Estis ununokta projekto, mi ne havis alternativon. Sed kiam ĝi funkciis kiel kazino, ĝi bone plenumis sian celon, kun sia marmoro, siaj senmakulaj ŝtalaj kolonoj kaj la burĝaro eleganta sin montranta en tiu scenejo.
La kazino - la sola de la urbo - tuj post sia inaŭgurado allogis ludantojn el la tuta lando. Ŝanĝiĝis la nokta vivo de Belo Horizonte, okazis kelkaj gravaj internaciaj muzikprezentaĵoj. Sed la gloraj tempoj de la Kazino de Pampulha ne longe daŭris. La 30-an de aprilo1946 - sub regado de generalo Gaspar Dutra - ludado estis malpermesata en tuta Brazilo.
Transformiĝo al artmuzeo
En 1957 la eks-kazino ekfunkciis kiel muzeo kaj konatiĝis kiel "Kristalpalaco".