Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 218 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 90 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas dolmeno kaj loĝloko de asturoj, kiel atestantoj de prahistoria loĝado: oni trovis du trezorojn de juveloj el oro kaj arĝento de antaŭromia epoko; en Mezepoko okazis reloĝado.
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.