La arondismento Valenciennes (france arrondissement de Valenciennes, okcidentflandre Arroundissement Valencyn) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Valenciennes. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 350 236 personoj sur areo de 634,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 552 loĝantoj/km². la homoj de la teritorio kiu situas rekte ĉe la limo de Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, historie estis je granda parto flandralingvaj - nuntempe precipe iuj loknomoj kiuj estas malkomplete francigitaj memorigas pri tio.
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de ses kantonoj.
Komunumoj
Vidu ankaŭ