La arondismento Montpellier aŭ plene esperante arondismento Montpeliero (france arrondissement de Montpellier, okcitane Arrondiment de Montpelhièr) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Hérault, [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]), en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Montpellier, okcitane Montpelhièr, en Esperanto Montpeliero. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 744 182 personoj sur areo de 1 004,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 741 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 16 kantonoj.
Komunumoj
Referencoj
Vidu ankaŭ