Arnoldo de Altena (naskiĝinta supozeble antaŭ 1150; mortinta la 3-an de majo 1206, 1207 aŭ 1209) estis Grafo de Altena kaj filo de Eberhardo la 1-a de Berg-Altena.
Li konstruigis kune kun sia frato, Ĉefepiskopo Adolfo de Berg-Altena Kastelon Isenburg ĉe Hattingen kaj disponis pri multaj nemoveblaĵoj. Li validas kiel fondinto de la dinastio Isenberg el la gento Berg-Altena.
Lia filo Frederiko de Isenberg eniris la historion kiel murdinto de Ĉefepiskopo Engelberto la 1-a de Kolonjo. Pluaj filoj estis la episkopo de Osnabrück, Engelberto la 1-a de Isenberg kaj la episkopo de Monastero Ditriĥo la 3-a de Isenberg. Ankaŭ tiuj ĉi estis implikitaj en la murdo.
Geedzeco kaj idoj
Arnoldo geedziĝis kun Meĥthilda, filino de Florenco la 3-a de Holando.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj