La montaro situas en teritorio de Nunavuto, malgranda parto en sudoriento en provincoj Novlando kaj Labradoro kaj Kebeko. Ĝi estas subdividita je pli malgrandaj montoĉenoj, kies montoj superas ofte la alton de 2000 m. La plej alta monto estas kun 2616 m la Barbeau-pinto en British Empire Range sur Ellesmere-insulo, kiu estas same la plej alta punkto en orienta Nord-Ameriko. La Arkta montoĉeno estas unu el la 15 ekozonoj de Kanado.