Estis restaĵoj el romianoj, kun la nomo Argos. La plej frua dokumento pri Arganil, estas donaco fare de la reĝino D. Teresa, patrino de Afonso Henriques, de la urbo al la katedralo de Koimbro; kaj tiukadre en 1114 la episkopo skribis loĝĉarton por la lokanoj. Aliaj rajtigiloj estis de 1175 kaj 1273. La municipo ricevis foruon "manuelino" en 1514.
La episkopoj de Koimbro posedis en la urbo palacon kun kapelo trinava, fondita en la 14-a jarcento, fare de D. Fernando Rodrigues Redondo kaj lia edzino D. Senhorinha Afonso. Havis la titolon de Grafoj de Arganil la episkopoj de Koimbro, ricevitan de El-Rei D. Afonso la 5-a, kaj pasintan en 1472 al la episkopo D. João Galvão kaj liaj posteuloj en la episkopeco, ĉefe pro iliaj partoprenoj en diversaj bataloj kaj militoj favore al la monarkio. Tiukadre ankaŭ la kastelojn de Côja kaj Arganil donis al la episkopoj de Koimbro la reĝino D. Teresa kaj la grafo D. Henrique.
Dum la franca invado la trupoj de Junot kaj Masséna forprenis multajn havaĵojn kaj eĉ riĉaĵojn el la preĝejo. En aŭgusto de 1812 lokanoj luktis kun britoj en la ŝieĝo al Almeida.
Submunicipoj
Arganil estas subdividita en la jenaj dek kvar fregezioj:
Arganil
Benfeita
Celavisa
Cepos e Teixeira
Cerdeira e Moura da Serra
Côja e Barril de Alva
Folques
Piódão
Pomares
Pombeiro da Beira
São Martinho da Cortiça
Sarzedo
Secarias
Vila Cova de Alva e Anseriz
Vidindaĵoj
Preĝejoj kaj kapeloj
Pilorioj de Arganil, de Coja, de Pombeiro da Beira kaj de Vila Cova de Alva
Monaĥejo de Folques
Kapelo de la reĝino de Pombeiro da Beira
Ardeza domaro Piódão
Dolmeno de la Ventomuelejoj - Kastrumo de Lomba do Canho kaj banejo en Secarias