La Ardezvireo, Vireo brevipennis estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas tre stranga kaj mulkutima vireo endemia de arbustaroj de altaj teroj de suda Meksiko.
Ĝi diferenciĝas el ĉiuj aliaj vireoj pro sia hegemonia ardezgriza plumaro kaj longa vosto. Tiuj distingiloj iam havigis al ĝi sian propran genron nome Neochloe. Ĝi havas ankaŭ verdecajn kronon kaj plumobordojn en flugiloj kaj vosto. La irisoj, ventro kaj mentono estas neĝoblankaj, ege elstaraj kaj kontrastaj ĉe la malhelgriza plumaro.