Poma strudelo (Germane: Apfelstrudel; Ĉeĥe: štrúdl) estas tradicia vienastrudelo, nome populara pastaĵo en Aŭstrio kaj en multaj landoj en Eŭropo de la tuta areo de la eksa Aŭstri-Hungara Imperio (1867–1918).
La Apfelstrudel konsistas el laŭlonga strudela pastaĵo kun poma interno ene.[1] Tiu plenigado estas farita el rostitaj pomoj (kutime el aroma variaĵo, kia Winesap[2]), sukero, cinamo,[3]vinberoj,[4] kaj paneroj.