Antal Lórántfi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lórántfi Antal estis hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Wielenberger ĝis 1881, liaj nomvariantoj estis Lorántfi, Loránfi.
Antal Wielenberger [1] naskiĝis en 1856 en Kecskemét, li mortis la 16-an de aprilo 1927 en Budapeŝto.
Biografio
Antal Lórántfi frekventis gimnazion, poste li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1879. Li plulernis en Vieno resume 5 jarojn helpe de stipendio, dum lernado li ricevis dufoje premiojn. Li lernis precipe de de:Caspar von Zumbusch. En la lernojaro 1885 li studis skulptaĵetojn en Parizo. Hejmenveninta li ekinstruis en la Industriarta Altlernejo, ekde 1889 ankaŭ en la Belarta Altlernejo.
Elektitaj artaĵoj
Bustoj
Skulptaĵetoj
- Pilkanta knabo (skulptaĵo)
- La martirino
- Viro lultanta kun serpento
- La unua leciono
Medaloj
Ornamaj objektoj
- inkujo
- historia ŝildo
- surtabla ornamaĵo
Elektitaj disĉiploj
Fontoj