Antal KÁROLYI [kAroji], grafo estis hungara generalo, juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi [nadjkAroji], lia patro estis Ferenc Károlyi, lia filo estis József Károlyi.
Antal Károlyi naskiĝis en Nagykároly la 25-an de oktobro 1732 kaj mortis la 24-an de aŭgusto 1791 en Penzing.
Kariero
Grafo Antal Károlyi en 1758 fariĝis eterna departementestro de Szatmár, samjare generalo. Li partoprenis la sepjaran militon. En 1760 li iĝis ano de seppersona reĝa tribunalo, en 1766 sekreta konsilanto, de 1787 feldzeugmeister, kapitano de hungara nobela reĝa gardistaro. Li sekigis la marĉon de Ecsed.
Fontoj