Antal Berkes [berkeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berkes Antal estis hungara pentristo.
Antal Berkes [1] naskiĝis la 28-an de marto 1874 en Budapeŝto, li mortis en novembro de 1938 en Budapeŝto.
Biografio
Antal Berkes frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Industriarta Altlernejo en 1894. Li plulernis en Parizo kaj Vieno, fine li studvojaĝis al Munkeno. Komence li kreis pentraĵojn pri pejzaĝoj, poste stratopanoramojn en Budapeŝto, Parizo, Vieno. En 1907 li edziĝis. Liaj pentraĵoj estis popularaj, tial li amase pentradis similajn pentraĵojn, sed li kombinis ilin kun sezonoj.
Elektitaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
Fontoj