La rusa princino mem igis la ĉefkonstruiston Clemens Wenzeslaus Coudray krei tombon por sia amika paĝiino Anna Dillon laŭ romia modelo kiu spekteblas sur la Historia tombejo vajmara eoste de la Princa kripto.[2] Jam en 1824 liveris Coudray la unuajn planojn.[3] Pro ĝia multekosta fariĝo temas pri elstara atestilo de granddukina ŝato. Fakte admireblas ankaŭ ties monogramo MP sur la monumento el grejso turingia.[4] Bedaŭrinde detaloj el la vivo de Dillon ne konatas: certas ke venis ŝi kune kun Maria Pavlovna el Sankt-Peterburgo Vajmaron.[5][6] Antaŭ transporto je la fina destinacio ŝiaj ostoj kuŝis sur la Jakoba tombejo.[7] Ŝia nomo trovatas sur tabulo indikanta ĉiujn eksajn surloke entombigitojn.[8]
En leterinterŝanĝo de Johann Wolfgang von Goethe kun la edzino Christiane von Goethe dufoje temas pri certa Madame Dillon respektive Miß Dillon en 1810, unufoje en 1814.[9] Rilatoj inter Goethe kaj Dillon estis nur formala, ne tro amika.
↑Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, p. 572. ISBN 978-3-412-20871-4
↑Art. "Historischer Friedhof", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 206.
↑Hannelore Henze, Doris-Annette Schmidt: Der Jakobskirchhof in Weimar. Königswinter 1998, Neuauflage Ilmenau: RhinoVerlag 2010, p. 57. ISBN 978-3-939399-07-0
↑Hans Gerhard Gräf (eld.): Goethes Briefwechsel mit seiner Frau. Bd. II: 1807–1816, Rütten & Loening, Frankfurt am Main 1916, p. 120; p. 129; p. 237.