Anenský vrch (esperante: Anna monto) (991 m) estas montopinto kun malproksimaj vidoj en ĉefa montdosro de Orlica montaro.
Ĝis la jaro 1937 ĉi tie staradis kapelo de sankta Anna (de tie Anenský vrch estas Anna monto aŭ Monto de Anna). Ĝi estis konstruita en la jaro 1766 far arbargardisto Johan Kastner el Horní Rokytnice. Laŭ mito li devis pasigi nokton en arbaro proksime de la montopinto, kie li subaŭsultis tri virojn, kiuj volis ataki lian arbaristan domon. Pro dankemo, ke li povis prepariĝi por tio, li promesis al la sankta Anna konstrui sur tiu ĉi loko kapelon. Kaj okazis...
Tiu ĉi kapelo estis en la jaro 1820 alikonstruita. La rekonstruon lasis fari grafino Johanna von Nostitz-Rieneck. Loko ĉirkaŭ la kapelo estis forhakita. Pluan rekonstruon la kapelo ĝisatendis en 1856. Ĉifoje patrono estis Ernestina von Nostitz-Rieneck, laŭ kiu oni komencis nomi la montopinton Ernestinenberg. Apud la kapelo estis alkonstruita ŝtona kruco kaj statuo de la sankta Mario. Pli malfrue estis aldonitaj alojaj tabuloj por ŝirmado de muroj antaŭ malfavoro de vetero.
En tiu ĉi aspekto ĝi konserviĝis ĝis hodiaŭaj tagoj, sed ne plu sur Anenský vrch, sed proksimume je du kilometroj pli malproksime ĉe rando de vilaĝo Hadinec. En tiun ĉi vilaĝon la kapelo estis transportita en dismuntita stato en 1937 en konekso kun konstruado de linio de fortikaĵoj, kiu transpaŝas Anenský vrchon per objektoj R S-84 "Arnošt" kaj R S-85 "Anna".