András Monory Mész [andrAŝ monori mEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Monory Mész András estas hungarareĝisoro, kameraisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Mész András.
András Monory Mész akiris reĝisoran-kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1979. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Fábri (reĝisoro) kaj György Illés. Inter 1980–1983 li estis ĵurnalisto kaj kameraisto en franca televido, inter 1983-1989 li havis altan postenon en filma studio en Budapeŝto, inter 1997–2000 en Hungara Televizio. Li doktoriĝis en 2002 en la altlernejo (intertempe levita universitato). Li ricevis premiojn inter 1979-1991.
Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)
Verzió (1979)
Bebukottak (dokumenta filmo, 1985) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo, filmomuntisto