Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 122 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 20 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Santa María la Real de Nieva, Añe, Marazuela, Garcillán, Marazoleja, Juarros de Riomoros kaj Martín Miguel.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
En 1973 oni malaprobis la aligon de la municipo Anaya al Garcillán.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.