Amasra (el grekaAmastris Ἄμαστρις, gen. Ἀμάστριδος) estas malgranda havenurbo ĉe la Nigra Maro en la Provinco Bartın, Turkio. La urbo estas nuntempe multe aprezata pro siaj strandoj kaj natura pejzaĝo, kiu faras turismon la plej grava aktivaĵo por ties loĝantoj. En 2010 estis 6,500 loĝantoj.
Amasra havas du insulojn: el kiuj la plej granda estas Büyük ada (Granda Insulo) dum la plej malgranda estas Tavşan adası (Kunikl-Insulo).