Gastejo de reĝoj en Kordovo, la Katolikaj Gereĝoj loĝis en tiu fortikaĵo pli ol ok jarojn, gvidante ekde ĝi la militkampanjon kontraŭ la Regno de Granado. En tiu ĉi loko, Kristoforo Kolumbo petis la monhelpon por la maraventuro en la jaro1486, kaj ĉi tie naskiĝis unu el la gefiloj de la reĝa familio, la infantino Maria, estonta reĝino de Portugalio. Post la militkampanjo de Granado kaj la fino de la kampanjoj kontraŭ la muslimoj en Hispanio, la Katolikaj Gereĝoj cedis la alkazaron al la ekleziaj aŭtoritatoj, kiuj konvertis ĝin en Tribunalo de la Inkvizicio. En 1812, por la malapero de la Inkvizicio, ĝi fariĝis la civita malliberejo ĝis 1931, ĝi estis destinita al militistaj instaloj ĝis 1955 kiam estis cedita al la Urbodomo de Kordovo.
Nuntempe la Alkazaro estas sidejo de pluraj municipaj eventoj kiaj geedziĝoj, ekspozicioj aŭ pluraj prezentaĵoj.