Alexandrița [aleksandrica] (hungare: Sándortelke [ŝandortelke]) estas vilaĝo en Rumanio sude de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 127 loĝantojn kaj en 1992 49 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre apartenas ĝi al la komunumo Feliceni.
En la censo de 2002 ĉiuj 54 loĝantoj deklaris sin etnaj hungaroj[1] kaj la hungaran sia precipa lingvo[2].
Fonto
Eksteraj ligiloj