Aleksandar HRSTIĆ naskiĝis 1915, profesoro pri ekonomiko, esperantisto dum 60 jaroj, delegito en Split (Kroatio) 40 jarojn, mortis la 15-an de oktobro 1995. Li estris la lokan societon, gvidis Esperanto-kursojn, kaj estis vicprezidanto de la Ĉefkomitato por Kroatio de Jugoslavia Esperanto-Ligo.