Alcsútdoboz situas laŭ ĉefvojoSzékesfehérvár-Bicske, en proksimeco de Bicske.
Historio
En la bronzepoko estis tie fortikaĵo. Post la malvenka batalo en Mohács ankaŭ ĉi tie la hungaroj malvenkis kontraŭ la turkoj. Inter la batalantoj verŝajne estis Mihály Dobozi, kiu rolas en poemo kaj sur pentraĵo. Li surĉevale rifuĝis de la turkoj kune kun sia edzino. Vidinte, ke la turkoj atingos ilin, li murdis la edzinon, poste ĝismorte luktis kontraŭ turkoj.
En 1950 memstaraj vilaĝoj Alcsút kaj Vértesdoboz unuiĝis.