Alba de Yeltes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alba de Yeltes kaj la disa domaro El Mejorito, okupas totalan areon de 22,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 225 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas norde kun Castraz, nordokcidente kun Sancti-Spíritus, okcidente kun Ciudad Rodrigo kaj Bocacara (Ciudad Rodrigo), sude kun Dios le Guarde, sudoriente kun Tenebrón kaj oriente kun Aldehuela de Yeltes.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.
Vidu ankaŭ