Akvo estas muzikgrupo de Kanado kiu ludas alternativan rokon. Akvo unue havis aliajn nomojn: "Fajro" kaj poste "Bluidoj". La grupo koncertis i.a. dum la 47-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Montrealo (Kanado) en 1992.
La konsisto de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis. Entute kunludis la jenaj personoj: Patris LORD, Bobby, Janika, Reĝo, Robert CHAUMA, Roger CHAUMA, Jean Pierre.
Kantoj:
- La pico brulas en la forno
- Ĉiutage
- Etaj gutoj
- Daŭrigu naĝi
- Voĉdoni
- Tamara
- Ĉu vere?