Ajodjo (hindieअयोध्या, ayodhyā) estas antikva urbo en Barato. Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha, nun en la samnoma distrikto de Utar-Pradeŝo (ekde 2018). En la Ramajano, Ajodjo estis la ĉefurbo de Kosalo kaj la naskiĝloko de Ramo. En Palio, la urbo nomiĝis Ayojjhā. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodjo nomiĝis Oudh. Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarajuo, 555 km oriente de Nov-Delhio. En Sanskrito, la vorto "ayodhyā" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.
Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodjo nomiĝis Saketo (Sāketa). La urbon Saketa venkis la reĝo Kaniŝko de la kuŝana dinastio. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo la en l-a 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ayodhyā.