Agua Dulce estas komunumo en la meksika subŝtato Veracruz, olmeka regiono. La ĉefurbo de la komunumo estas Agua Dulce. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 30 204. Agua Dulce en la hispana signifas dolĉa akvo. Samnoma komunumno ekzistas en Almeria, Hispanio. Tiu nomo signifas en la hispana "dolĉan akvon". La ĉefaj partoj de Agua Dulce estas la urbo Agua Dulce kun 39921 loĝantoj, Tolalá kun 3500 loĝantoj, El Encanto kun 709 loĝantoj, Los Manantiales kun 545 loĝantoj kaj La Arena kun 461 loĝantoj.
Geografio
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 44322 loĝantojn. El tiuj estis 21340 viroj kaj 22982 virinoj. La komunumo havas surfacon de 259 kvadratkilometroj. La komunumo situas tuj ĉe la meksika golfo kaj apud al meksika subŝtato Tabasco. La meza alteco estas 20 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
En la jaro 1995 en la komunumo vivis 46404 personoj. En la jaro 2000 temis pri 44100, do temis pri kresko / malkresko je -1.01 %. En la jaro 2000 (INEGI) en la komunumo vivis 39020 personoj, kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 568 personoj parolis indiĝenan lingvon. Tio egalas al 1.46 % de la loĝantoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI
Eksteraj ligiloj