Agigea [aĝiĝa] estas vilaĝo en Dobruĝo, distrikto Constanța, Rumanio. Ĝi situas en la sudorienta parto de Rumanio, sur la dekstra bordo de la kanalo Danubo-Nigra Maro, rekte ĉe la Nigra maro, sur bordo de la Agigea-lago, naŭ kilometrojn sude de Konstanco, ses kilometrojn norde de Eforie.
Ĝia malnova turka nomo estas Acica, la greka estas Aghikos. La unua skriba mencio estas datita je 1870. En la vilaĝo loĝas 91 % rumanoj, 8 % tataroj, 1 % turkoj kaj aliaj nacioj.
Vidindaĵoj
- rumana ortodoksa preĝejo Sfântul Mare Mucenic Dimitrie, konstruita de 1990 ĝis 1995.
- Eta saharo: ĉe la limo de la vilaĝo Agigea, areo de 5 hektaroj kun duna sablo, sola natura formo de la rumana marbordo.