Aggius situas ĉirkaŭ 53 for de Olbia kaj ĉirkaŭ 6 km nordokcidente de Tempio Pausania. Proksime estas la montetoj Sozza (790 m) kaj Croce (683 m). Norde de la vilaĝo estas la tiel nomata ŝtondezerto de Piano dei Grandi Sassi, ankaŭ nomata "Valle de Luna" (lunvalo).
Multaj loĝantoj laboras en la proksimaj granitminejoj, kiuj kovras la bezonon de Italio je 75 %.