La Agarikacoj (Agaricaceae) estas granda familio el la ordo de la Agarikaloj (Agaricales).
Karakterizaĵoj
La pilotecioj („ĉapelo“ aŭ ĉapelsimilaj kreskaĵoj) havas lamelojn (lamenoj), kiuj staras liberaj. La stipo preskaŭ ĉiam staras centre de la ĉapelo. La sporpulvoro kaj la lameloj estas plej ofte helaj aŭ brunecaj – nigraj, malofte verdecaj aŭ ruĝaj. La ringo ĉe la stipo kaj flokoj aŭ svamoj sur ĉapelo kaj stipo oftas. La stipa bazo estas ĉiam sen ingo (volva).
Sistematiko
La jena nekompleta sistemastiko estas grandparte bazita sur Dictionary of the Fungi (vortaro de fungoj) (vidu ĉe "Literaturo") kaj la funga indekso Index Fungorum kaj inkluzivas la plej gravajn genroj el la familio Agarikacoj.
Paul M. Kirk, Paul F. Cannon, David W. Minter, J.A. Stalpers: Dictionary of the Fungi. 10a eldono. CABI Europe. Wallingford, Oxfordshire (UK). 2008. ISBN = 978-0-85199-826-8. 784 paĝoj.