Aelfgifu (n. ĉirkaŭ 990, m. post 1040) estis anglosaksa nobelino kaj la unua edzino de Knuto la Granda.
Ŝia patro estis Aelfhelm de Jorko kiu estis embuskita kaj mortigita dum ĉasado en 1006. Ethelred la Malpreta blindigis ŝiajn du fratojn Ulfegeat kaj Wulfegeat.
Inter 1004 kaj 1016 Kanuto edziĝis al Aelfgifu. Ŝi kaj Kanuto havis du filojn:
- Svein (ĉ.1016-ĉ.1036)
- Harold Harefoot (ĉ. 1015-1040), kiu estis reĝo de Anglio ekde 1035
En 1030 Kanuto sendis Aelfgifu kaj Svein al Norvegio kiel regantoj de tiu lando, sed ili estis ege malmildaj kaj postulis pezajn impostojn. La popolo ribelis kaj forpelis ilin en 1034 aŭ 1035. Svein mortis en Danio pro vundoj.
Kanuto mortis en 1035. Ne post 1036 Aelfgifu revenis al Anglio, kaj helpis sian filon Harold Harefoot sekvi Kanuton kiel reĝo de Anglio.