Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis 230 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 16 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Losana de Pirón (Torreiglesias), Cabañas de Polendos kaj Brieva. La loĝloko estas ĉe la ŝoseo SG-P-2222 kiu ligas Adrada de Pirón kun Brieva kaj Losana de Pirón.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.