Adolf HALBEDL, aŭstrogermano, doktoro, advokato en Ried. Naskiĝis la 30-an de majo 1893 en Spital sur Semmering. Mortis la 19-an de marto 1983.[1] Esperantisto de 1909. Reprezentis diversajn internaciajn Esperanto-societojn. Estis prezidanto de AKLE kaj Esperanto-Societo Peltier; iama estro de Esperanto-Grupo en Graz. Kunlaboranto de Espero Katolika, Aŭstria Esperantisto, revuo Esperanto, HDE. Traduko: Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj de Segur, 1925.
Eksteraj ligiloj
Referencoj