La statistikaj regionoj de Slovenio estas 12 administraj unuoj kreitaj en 2000 por juraj kaj statistikaj celoj.
Per dekreto en 2000, Slovenio estis dividita en 12 statistikajn regionojn (NUTS-3-nivelo), kiuj estas grupigitaj en du makroregionoj (NUTS-2-nivelo). Tiuj statistikaj regionoj anstataŭas la historiajn regionojn de la lando.
La statistikaj regionoj estis grupigitaj en du makroregionoj:
Orienta Slovenio (Vzhodna Slovenija - SI01), kiu grupigas la regionojn Mura, Drava, Karintio, Savinjo, Centra Sava, Malsupra Sava, Sudorienta Slovenio, kaj Marborda - Interna Karniola.
Okcidenta Slovenio (Zahodna Slovenija - SI02), kiu grupigas la regionojn Centra Slovenio, Supra Karniolo, Gorizia kaj Marborda - Karsta.
Tamen, ekde 2002 laŭ la EU-statistikoj Slovenio rekte dividiĝas en (laŭ la stato de 2021) 212 municipoj (slovene: občine, singularo - občina), el kiuj 11 havas la statuson de urbaj municipoj kun plia aŭtonomeco. Municipoj estas plu dividitaj en lokajn komunumojn kaj municipaj distriktojn.
Ĉiu municipo en Slovenio havas sian blazonon, flagon kaj publikan feston.
Por plena listo de la municipoj vidu la jenan liston.
La slovena estas oficiala lingvo de ĉiuj municipoj. La hungara estas dua oficiala lingvo de tri municipoj en Prekmurje: Dobrovnik / Dobronak, Hodoš / Hodos kaj Lendava / Lendva. La itala estas dua oficiala lingvo de kvar municipoj (el kiuj unu havas urban statuson) en la slovena marbordo: Ankaran / Ancarano, Izola / Isola, Koper / Capodistria, kaj Piran / Pirano.
En la EU-statistikoj la municipoj de Slovenio estas klasifikitaj kiel "loka administra unuo 2" (LAU 2), sub 58 administraj unuoj (upravne enote), kiuj estas LAU 1.