Adeodato la 2-a naskiĝis en Romo kaj mortis la 17-an de junio676. Li elektiĝis papo la 11-an de aprilo672. Lia latina nomo signifas “donita de dio“. Li kalkuliĝas 2-a papo de nomo Adeodato, ĉar samnomulo jam estis papo inter la jaroj 615 kaj 618, kiu tamen estis pli konata per nomo Diodono.
Antaŭ ol li fariĝis papo, li estis monaĥo en la Erasmo-monaĥejo en Romo. Adeodato la 2-a ne multe sin enmiksis en sekularan politikon kaj kontraŭbatalis la monotelitismon. Li impresis per sia boneco kaj grandanimeco.