ASIMO estas homforma, kruraroboto farita de Honda. Ĝi estas la unua roboto, kiu kapablas homsimile movi sin per du kruroj.
ASIMO estas akronimo por Advanced Step in Innovative MObility (progresinta paŝo en noviga moviĝeblo). En la japana oni elparolas la nomon kiel aŝimo, kaj ĝi signifas ankaŭ kruroj.
ASIMO estas la ĝis nun plej bone elevoluigita homforma roboto. Ĝi altas 1,30 m kaj pezas 52 kg. Ĝin funkciigas 40-V-a NiMH-akumulatoro, kiu certigas 30-minutan funkcian tempon. La korpon movas 26 motoroj, ĉiu motoro ebligas unu liberecan gradon (kompareblan kun artiko) por la korpo. La rapideco de ASIMO estas 1,6 km/h se ĝi promenas kaj 3 km/h se ĝi kuras.
La firmao Honda komencis la evoluigajn laborojn de homsimila roboto jam en 1986 kaj tio daŭris ĝis prezento de P2 en decembro de 1996. Somere de 1999 komenciĝis en la esplora centro Honda Research & Development Wako Fundamental Technical Research Center en Japanio la evoluigo de ASIMO, kiu finpretiĝis la 31-an de oktobro 2000.