ASCII-arto estas arta tekniko, kiu dependas de komputiloj por prezento, konsistas en bildoj komponitaj de literoj (foje ankaŭ de ceteraj signoj el malgranda ASCII-tiparo).
Tipoj kaj ekzemploj de ASCII-arto
La plej simplaj formoj de ASCII-arto estas kombinoj de du aŭ tri (aŭ iomete pli da) literoj por esprimi emocion en teksto (miensimboloj).
(Mense turnu ĉi ekzemplojn 90 gradojn laŭhorloĝe se vi deziras ĝuste percepti la mienojn:)
:-) aŭ :) rideto
:-( malrideto
;-) okulumo
Pli komplikaj ekzemploj uzas plurajn liniojn de teksto. Jen ekzemploj:
(__)
(oo)
/-------\/ O
/ | || /o)\ /H\
* ||----|| \(o/ / \
~~ ~~
Bovo Jino kaj Jango Viro
Kelkaj tipoj malagnoskas la formojn de la literoj (vidu pli sube):
Ekzistas specialaj tekst-redaktiloj por facile desegni rektajn liniojn, kestojn kaj plenigitajn areojn. Algoritma generado de aski-arto estas sufiĉe klara afero: konvertado de bildpunkta (rastruma, bit) bildo al aski-arto estas speciala kazo de vektora diskretigo. Jen ekzemplo de generita bildo el portreto de Ludoviko Zamenhof; malgrandigita bildigo aperas apude:
Tiamaniere iuj filmvidiloj (aparte MPlayer) kapablas montri ordinarajn filmojn sur pure teksta ekrano, kun sono kaj foje ankaŭ kun koloroj (tiam ĝi similas jam ANSI-arton, sed ne ASCII).