Aŝmun, laŭ egipta arabe أشمون estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Minufija.
Etimologio
La araba loknomo venis de kopte ϭⲙⲟⲩⲙⲓ laŭ neklara etimologio kun signifo "fonto".
Demografio
En Aŝmun loĝis 115 973 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.
Geografio
Aŝmun troviĝas sur ebenaĵo 17 metrojn super la marnivelo. Minuf troviĝas 19, Benho 27, ĉefurbo Kairo 38, Tanto 54, Zagazigo 60, Aleksandrio 144, Suezo 151, Asuano 716 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Aŝmun estas pratempa urbo, la romianoj havis tie fortikaĵon.
Klimato
Aŝmun situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur ĉirkaŭ 30 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-28 °C.
Trafiko
Aŝmun havas trairantan fervojan linion. Male, ĉefvojoj evitas la urbegon kaj kuras nur flankovojoj al la urbego.
Vidindaĵoj
Referencoj
Fontoj