La 82-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazis inter la 5a kaj la 8a de septembro 2024 en la Eduka Komplekso (iama "Universidad Laboral") Cheste, Valencio, Hispanio, organizita de Loka Kongresa Komitato, helpita de Hispana Esperanto-Federacio. La kongresejo (kaj manĝejo kaj loĝejo) estis en la Eduka Komplekso (iama "Universidad Laboral") kie internsisteme iam vivostudis kelkaj kongresanoj (antaŭ duono de jarcento).
Partoprenis pli ol cent dek kongresanoj el pli ol dek ok landoj.
Krom la oficiala programo de prelegoj, okazis libroservo, ceremonia akcepto en la urbodomo, kontakto kun lokaj veteranaj esperantistoj, Asembleo de HEF, ekspozicio de artaj desegnoj kaj karikaturoj fare de Niko Voloŝin, teatraĵo fare de Arno Lagrange nome "La ŝakisto", kaj atelieroj pri magio, origamio ktp. En la Solena Malfermo partoprenis la urbestro de Cheste, nome José Morell Roser, la direktorino de la Eduka Komplekso; Ángel Arquillos, prezidanto de HEF; Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj gravuloj.
Inter ĉefaj prelegantoj menciindas Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio; José-Antonio del Barrio, direktoro de Fondaĵo Esperanto kaj iama lernanto en la "Universidad Laboral" de Cheste; Dennis Keefe, fakulo pri instruado de Esperanto ktp.
Antoni Badia kaj Pedro M. Martín, "Ateliero pri Simplaj Magiaj Ludoj"
Prezentado de la libroj José Vicente Castillo, "Sonata Telúrica" kaj María Adelantado "Los trenes de la esperanza" en kiuj Esperanto ludas gravan rolon