5-hiperkubo
En geometrio, 5-hiperkubo estas regula 5-hiperpluredro, kvin-dimensia hiperkubo kun 32 verticoj, 80 lateroj, 80 kvadrataj edroj, 40 kubaj ĉeloj, kaj 10 4-hiperkubaj 4-hiperĉeloj.
Ĝi povas ankaŭ nomiĝi regula 10-5-hiperpluredro, ĉar ĝi estas regula, 5-dimensia kaj konsistas el 10 facetoj.
Ĝi estas parto de malfinia hiperpluredra familio de hiperkuboj. La duala hiperpluredro de 5-hiperkubo estas 5-kruco-hiperpluredro, kiu estas ero de la alia malfinia hiperpluredra familio de kruco-hiperpluredroj.
Se apliki alternadan operacion al 5-hiperkubo, do forviŝi alternajn verticojn de la 5-hiperkubo, rezultiĝas uniforma hiperpluredro, e5 hiperpluredro, kiu estas ero de malfinia hiperpluredra familio de la duonverticaj hiperkuboj.
Karteziaj koordinatoj
Karteziaj koordinatoj de verticoj de 5-hiperkubo centrita je la fonto kun latera longo 2 estas
- (±1,±1,±1,±1,±1)
kaj la eno de ĝi konsistas el ĉiuj punktoj (x0, x1, x2, x3, x4) tiaj ke -1 < xi < 1.
Bildoj
Vidu ankaŭ
- Aliaj 5-hiperpluredroj:
- Aliaj hiperkuboj:
- Kvadrato {4}
- Kubo {4,3}
- 4-hiperkubo {4,3,3}
- 5-hiperkubo {4,3,3,3}
- 6-hiperkubo {4,3,3,3,3}
- 7-hiperkubo {4,3,3,3,3,3}
- 8-hiperkubo {4,3,3,3,3,3,3}
- ...
Referencoj
- H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8, p.296, Tabelo I (iii): Regulaj hiperpluredroj, tri regulaj hiperpluredroj en n dimensioj (n>=5)
Eksteraj ligiloj
|
|