Centro de Železna Gora
Železna Gora (hungare Vashegy [vaŝhedj]) estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio , en distrikto Međimurje (provinco) , en municipo de Štrigova . En ambaŭ lingvoj la loknomo signifas: fero monto .
Situo
Železna Gora situas inter deklivoj . Štrigova troviĝas je 3, Čakovec je 14 km -oj. Proksime troviĝas monto 344 m-ojn alta, la plej alta punkto de Međimurje.
La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya . En 1910 vivis tie 928 homoj , (kroatoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Vashegy apartenis al Hungara reĝlando , al Zala (reĝa departemento) , al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj , ekde 1929 al Jugoslavio . En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario . Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario , poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo.
Vidindaĵoj