Štítary (germane Schildern, Schildern bei Asch) estis vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krásná, troviĝinta en distrikto Cheb. Oficiale ĝi pereis en la jaro 1975. Hodiaŭ ĝi apartenas kiel katastra teritorio Štítary u Krásné al municipo Krásná.
Geografio
Municipo Štítary situis proksimume tri kilometrojn nordokcidente de urbo Aš, inter municipo Krásná, kaj pereinta municipo Újezd. Antaŭe municipo Štítary konsistis el kvar vilaĝoj: Dolní Ves, Horní Ves, Štítarský Vrch kaj Ängerlein kaj solejo Farnhaus.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1342, kiam la vilaĝo apartenis al familio Neubergidoj. Pli poste, kiel plimulto de municipoj de terlango Aš, ĝi estis aĉetita de familio Zedtwitz.
Post la dua mondmilito, en la jaro 1946, kiam ĉiuj germanaj loĝantoj estis ellandigitaj el la ĉeĥa teritorio, plimulto de la vilaĝoj, el kiuj Štítary konsistis, pereis. Restoj de Štítary estis en la jaro 1975 alligita al Aš, kaj en la jaro 1990 enmembrigita al municipo Krásná.
Rilataj artikoloj
Partoj de municipo Krásná (2) |
---|
|
|
|