Normalkaze ŝirmkorbo ne havas fundon. Ekzistis diversaj mezuroj. En la Germana imperio oni normigis en la dua duono de la 19a jarcento je alteco de 1,30 m kaj diametro de 0,60 m. La elasta materialo (tero kaj sablo) absorbas la kuglojn de la malamiko. En tranĉeoj la sapeistoj povas relative facile movi la korbojn kaj plenigi ilin per tero. Krome la ŝirmkorboj estas facile fareblaj.
La plej malgrandaj tipoj de la ŝirmkorboj estas la ĉ. 70 cm altaj kaj 40 cm larĝaj sapekorboj, kiuj estis metitaj unu apud la alia kaj fiksitaj per palisoj, kie soldatoj povis plenigi ilin per tero. Aliaj korboj havis altecon de ĉ. unu metro kaj diametro de 60–70 cm kaj servas por plifortigi la brustŝirmilojn. Pli grandaj korboj protektas kontraŭ artileriopafoj kaj nomiĝas baterikorboj.
Tiuj korboj ankaŭ estis uzataj por konstrui lagetojn kaj baraĵojn. Ankaŭ el ili oni konstruis ŝirmkorbajn pontojn. Hodiaŭ tiaj konstruaĵoj nomiĝas gabioj. Ili ofte ne estas el vimenoj, sed el metala kaĝo. Tiaj gabioj ankaŭ estas uzataj en militaj konfliktoj.