Ŝilera Festego (germane: Schillerfest, Das große Schillerfest, Schillerfeier) okazis diversloke je la 100-a datreveno naskiĝa de Ŝilero, inter la 8-a kaj la 10-a de novembro. Kroma instigo estis la memoro de la revolucio de 1848/49 dek jarojn pli frue. Ĉe ĉiuj germanaj altlernejoj kaj universitatoj oni aktivis. En pli ol 440 germanaj kaj 50 negermanaj urboj okazis festoj, kun paradoj kaj torĉaj procesioj. Temis pri la plej granda festo iam festita en honoro de poeto. Resonadoj estis en multaj paroladoj aliloke kaj gazetartikoloj, antaŭ naci-unuigema fono.
Graveco por la studenta historio
Ĉi ŝileraj festoj finigis la jarojn reakciajn postrevoluciajn. La partoprenantoj opiniis esti alproksimiĝintaj paŝon pli al la germana unuiĝo kaj libereco. Je Vroclavo[1], Würzburg, Berlino kaj Vieno estiĝis diversaj studentaj korporacioj. Eble eĉ pli grave, ili estiĝis en Prago kaj oratoro tie ege ovaciita estis Alois von Brinz. Dum la mallonga periodo ĝis la eksplodo de la Prusia-Aŭstria Milito ekfloris multaj studentaj kluboj.[2] Ĉefe en Aŭstrujo ŝprucis kvazaŭ novaj fondoj ĉar tie - kontraŭ al landoj de la Germana Federacio - subprema sistemo de Metternich ja plue regis. En Aŭstrujo certe ankaŭ mense gravis la malvenko dum la Dua Itala Milito de Sendependeco. Rezulto estis mildigo de la polica premo, nova konstitucio kaj pli liberala registaro.
Ŝileraj festoj pli malfrue ofte estis ripetitaj, ekz. en 1905 en Vajmaro: okaze de la datreveno 100-a (mortotaga) respektive en 1909, 150 jarojn post la ŝilera naskiĝo.
Ankaŭ en Svislando oni festis ĉe la roko Schillerstein je suda Kvarkantona Lago (memore al la kreinto de la dramo Wilhelm Tell), sed ankaŭ en Berno kaj Zuriko (memore al la moderna svisa ŝtata unio post la interna milito de novembro 1847). Pri la berna festo poetumis Gottfried Keller. Svisoj franclingvaj estis ŝokita pro la cedo de Savojo al Francujo; krome estis multaj germanaj elmigrintoj vivantaj en Svisujo. Zurike faris prelegon tiam Friedrich Theodor Vischer artiste helpite de Georg Herwegh.