La trombono komencis kiel ritmo- kaj harmonio-instrumento: En la fruaj tagoj de ĵazo ĝi estas preskaŭ ne plu ol blovata kontrabaso; ĝi donis al la melodio-instrumentoj la harmonian fundamenton, sur kiu ili povis libere moviĝi.[1] En la ĵazbandegojtrumpetoj kaj trombonoj ludis en la latuninstrumenta sekcio, kiun kontraŭstaris la anĉinstrumenta sekcio, la saksofongrupo
Ĵazkritikisto Joachim-Ernst Berendt rigardis Kid Ory (1886–1973) la plej grandan tromboniston de la novorleana ĵazo; pluaj trombonistoj de ĉi tiu frua stilo estas Honoré Dutrey (1894–1935) kaj Preston Jackson (1902–1983). Berendt vidis laŭ la unua eldono de sia Jazzbuch (ĵazlibro) el 1953 ekde ĉi tiuj muzikistoj same kiel ekde löa blankula trombonisto George Brunies kvar ĉefliniojn de la trombonludado en ĵazo:
Ekde Preston Jackson iras dua linio trans Jimmy Archey (1902–1967), kiu ludis en la orkestro de Luis Russell kaj poste aktivis en la novorleanĵaza revivigo-movado, al Vic Dickenson (1906–1984); tiu ĉi estis plua modelo por Jay Jay Johnson.
Jimmy Knepper kombinis la influojn de maljunaj trombonistoj kiel ekz. J. C. Higginbotham, Jack Teagarden, Lawrence Brown kaj Dickie Wells kun pli modernaj ludmanieroj kaj - apud Jay Jay Johnson - metis novajn akcentojn en la trombonludado.[3]
Li estis en bandoj de Charles Mingus, i.a en Tijuana Moods, The Clown, Mingus Ah Um kaj Nostalgia in Times Square.[4]
Grachan Moncur III (*1937) validas kiel la unua trombonisto, kiu meze de la 1960-aj jaroj povis elpaŝi el la ombro de J.J. Johnson. [5] Li interesiĝis plie por sonoj ol por instrumenta tekniko. Plua trombonisto de avangarda ĵazo estas Roswell Rudd (*1937); Richard Cook kaj Brian Morton karakterizas lin kiel unu el la plej fantaziaj trombonistoj ekde J. J. Johnson. Julian Priester (*1935) estis stampa kiel trombonisto de ĵazrokmuziko en la seksteto de Herbie Hancock; li ludis i.a. en la senpianista kvinteto de Max Roach. George Lewis (*1952) devenis kiel elstara trombonisto el la ĉikagaAACM-rondo. Tie ankaŭ muzikis Joseph Bowie (*1953); li enkondukis la liberĵazan trombonludadon en la ĵazfunko.