Ĥristos PAPUTSIS (greke Χρήστος Παπουτσής, laŭ franca latinliterigo Christos Papoutsis; naskiĝis la 11-an de aprilo 1953 en Larisa) estas greka ekonomikisto kaj politikisto. Li interalie estis membro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn energio kaj turismo. Ĥristos Paputsis estas membro de la socialisma partio PASOK de Grekio.