Ĥatlon (taĝike Хатлон, en persa alfabeto ختلان) estas unu el la sume kvar provincoj (vilojat) de Taĝikio. La regiono situas en la sudokcidento de la ŝtato kaj ampleksas proksimume 24.800 km². Fine de la jaro 2006 2 519 600 loĝantoj vivis en la provinco, dum en 1989 estis nur 1 704 000 kaj en 2000 jam 2 151 000.
La provinco sude limiĝas fare de la rivero Pjanĝ, kiu konsistigas la limon al Afganio. Okcidente la provinco limas al Uzbekio. En novembro 1992 la provinxo Ĥatlon reiĝis per kunigo de la du antaŭe sovetuniaj regionoj KurgontepaOblast kaj Kulob Oblast.