Ĝabalpur, en loka lingvo जबलपुर estas urbo kaj distrikta sidejo en subŝtato Madja-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 267 564 loĝantoj sur areo de 374 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 389 loĝantoj/km².
Situo
Ĝabalpur situas sur malebenaĵo en centro de Barato.
Historio
Oni trovis restaĵojn dum regado de Aŝoko. Britoj akiris Ĝabalpur-on en 1818.
Trafiko
Ĝabalpur - kiel centro de Barato - havas bonajn kontaktojn voje (3 naciaj aŭtovojoj) kaj fervoje. La urbo havas flughavenon.
Klimato
Ĝabalpur havas subtropikan klimaton kun 3 sezonoj: vintro, musono kaj somero. La lasta sezono daŭras inter marto-julio. Majo estas la plej varma monato kun averaĝa temperaturo 42 °C. Poste sekvas la musono ĝis oktobro. Jare pluvas po 1380 mm. La vintro daŭras inter novembro-marto, dume neniam frostas.
Vidindaĵoj
Vidu ankaŭ